Jean-Michel Basquiat | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jean-Michel Basquiat | |||||
Naskiĝo | 22-an de decembro 1960 en Parka Deklivo | ||||
Morto | 12-an de aŭgusto 1988 (27-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Mortis pro | Akcidenta morto vd | ||||
Mortis per | Trodozo vd | ||||
Tombo | Green-Wood Cemetery (en) vd | ||||
Etno | Puerto Ricans • Haitian Americans • afrik-usonano vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | John Jay Educational Campus (en) City As School (en) Saint Ann's School (en) Edward R. Murrow High School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Madonna vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Basquiat, Jean-Michel • Samo vd | ||||
Okupo | pentristo fotisto graffiti artist (en) aktoro konstrua desegnisto instalada artisto skulptisto komponisto artivist (en) desegnisto muzikologo muzikproduktisto vidartisto vd | ||||
Aktiva en | Modeno • Abiĝano • Venice • Broklino • Manhatano • Havajo vd | ||||
Aktiva dum | 1978–1988 vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jean-Michel Basquiat (22-a de decembro 1960 – 12-a de aŭgusto 1988) estis usona artisto, muzikisto kaj produktoro.[1] Li unue akiris notindecon kiel parto de SAMO, neformala grafitogrupo kiu verkis enigmajn epigramojn en la kulturejo de Lower East Side de Manhatano dum la fino de la 1970-aj jaroj kie la movadoj hiphopo, post-punko kaj stratarto disvolviĝis. Ĉirkaŭ la 1980-aj jaroj li ekspoziciis novekspresionismajn kaj primitivismajn pentraĵojn en galerioj kaj muzeoj internacie. La Muzeo Whitney de Usona Arto montris retroekspozicion de lia arto en 1992.
La arto de Basquiat fokusiĝis al "sugesta dikotomiojn", kiaj riĉo kontraŭ malriĉo, integriĝo kontraŭ segregacio, kaj interna kontraŭ ekstera esperto.[2] Li kunigis poezion, desegnon, kaj pentrarton, kaj miksis tekston kun bildon, abstraktismon, kun figurartismon, kaj historia informaro mikse kun nuntempa kritiko.[3]
Basquiat uzis socian komentadon en sia pentrado kiel "springboard to deeper truths about the individual" (salto-tabulo al pli profundaj veroj pri individueco),[2] same kiel atakoj al potencaj strukturoj kaj sistemoj de rasismo, dum lia poezio estis tre politika kaj rekta en sia kritikemo al koloniismo kaj elteno de la klasbatalo.[3]